Georgo Handzlik prezentas la amuzan kanton "Foka familio", komplice kun la publiko, kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011). Lian prezentadon oni povis spekti en la tuta mondo danke al rekta elsendo farita pere de la Interreto.
La originala titolo de la kanto estas Lachtani. Ĝin komponis Jaromir Nohavica, kaj la traduko estas de Georgo Handzlik.
Jen la kantoteksto:
Foka Familio
Iu ĉarma foka famili'
Kinejen iris por komedi'
Per ŝipo, trajno, metro iris al la cel'
Fin-fine ĉiuj venis al kinej'
Per ŝparita mono, sen embaras'
Fokoj biletojn aĉetis en kas'
Patro-foko diris, ke ne gravas mon'
Por ĉiuj aĉetis sakon kun bombon'
Fok' fok'
Ĉe poluso frostas, malfacilas viv'
Logis do la fokojn filma perspektiv'
Antaŭĝois foka famili'
Ridi tutan horon dum komedi'
Kiam ĉiuj sidis jam en propra seĝ'
Sur ekrano ekaperis blanko kaj neĝ'
Pro sukceso kaj pro la publika vok'
Programŝanĝo al la filmo Norda Fok'
Fok' fok'
Kiam patro-foko komprenis pri l' afer'
Li eksaltis de l' fotelo kun koler'
Du semajnojn mi vojaĝis kvazaŭ turist'
Nun mi sidas stulta, kiel volapukist'
Hejme frosto, filme neĝo, kia mok'
Kie do ripozi povas povra fok'
Do ne miru pri la fokoj hej, a hej!
Ke disĵetis la bombonojn tra kinej'
Fok', fok'
Do ne miru ke post tia aĉa ĝu'
La fokoj al kinejo jam ne iras plu.