La 12a Renkontiĝo de Esperantlingvaj Verkistoj kaj Tradukistoj okazis en Hrašćina (Kroatio), la 13an de septembro 2014, organizita de Kroata E-Ligo kunlabore kun Esperanto-Societo Trixini, la financa helpo de Ministerio pri Kulturo de Kroatio kaj la aŭspicio de Akademio Literatura de Esperanto. La aranĝon gvidis Spomenka Štimec.