Loading...

MIRINDAĴO - el la albumo de Manŭel "MIRINDAĴO"

3,870 views

Loading...

Loading...

Rating is available when the video has been rented.
This feature is not available right now. Please try again later.
Published on Jun 16, 2013

En la granda, tutmonda familio de la Esperanto-parolantoj, miaj du jam eldonitaj
kompaktdiskoj de kantoj en Esperanto -- "Duonvoĉe... tutkore" kaj "Ĉu plu ekzistas Amo?"- ricevis multajn, pozitivajn recenzojn de la esperantista gazetaro kaj, kio eble pli gravas, la aprobon de la publiko, okaze de miaj recitaloj en pluraj, eŭropaj landoj.
Radio-elsendejoj kaj podkastoj oftege proponas kantojn el tiuj albumoj, kiuj fariĝis
famekonataj de la plimulto el la ŝatantoj de kantoj en la Lingvo Internacia.

Tio instigis min prilabori ĉi tiun novan kompaktdiskon, kun la espero, ke mi ankoraŭ
kapablos transdoni mian amon por la muziko kaj por Esperanto pere de agrablaj kantoj, en korekta, bone prononcata lingvo. Temas pri "popularaj kantoj", tial ĝiaj
tekstoj estas simplaj, kvankam ne banalaj, kaj uzas la normalan esprimmanieron
de la plimulto el ni por paroli pri Amo, amikeco, paco kaj respekto de nia komuna
hejmo, "la planedo Tero". La albumo titoliĝas "MIRINDAĴO" ĝuste ĉar nia planedo tero kaj la vivo estas mirindaĵoj. Manŭel

Loading...


to add this to Watch Later

Add to

Loading playlists...