Participação no Projeto Barok - Power Metal Barroco cantado em Esperanto.
Mais informações e letra:
Kantisto: Paulo Melo
Nobla Dezir´
(Rafael Milhomem)
Milito, timo kaj detruo,
Popolo jarojn suferis.
Morto, aflikto kaj servuto,
Liberon ni nur ekserĉis.
Esperon, por pli bona celo,
Niaj okuloj ekvidis.
Do, kuraĝo kaj ribelo
En niaj koroj naskiĝis.
(antaŭrefreno)
Sorbiĝita de la nobla dezir´
Li batalis por popola anim´.
Regi ili intencis nin,
Sed venke ni montris nian forton.
Niaj glavoj, utilaj estis ili,
Reflektis ili nian volon.
Ili provis trudi al ni,
Iliajn kutimojn, ilian lingvon.
Tio estis vera krim´,
Sed ili ne haltis nian menson.
(antaŭrefreno)
(refreno)
Li honoris nian verdan flagon,
Levis ĝin super baroj.
Kaj brileco de la nova tago,
Reflektis espere sur la glavoj.
Kaj la trondra sono de bataloj,
Inspiris lin kuraĝon.
Glore li finis la minacojn,
Ni venkis la fremdan regadon.