Eric Richard Kandel (* 7-a de novembro 1929 en Vieno) estas usona neŭrosciencisto aŭstridevena kaj nobelpremiito pri fiziologio (2000). Eric Kandel naskiĝis 1929 kiel dua filo de ludilkomercisto Hermann Kandel kaj edzino Charlotte, naskiĝinta Zimels. Lia pli aĝa frato estis Lewis Kandel (19241979). En 1939 lia familio juddevena devis elmigri. La 10-jarulo veturis sola kun la frato al Usono, la gepatroj alvenis nur kelkajn monatojn poste. Ili loĝis en Novjorko, kie la knaboj iris en lernejon. Eric Kandel ricevis stipendion por studi en Harvard University en Cambridge, Massachusetts (kiel unu de 2 elektitaj inter 1400 kandidatoj). Li ekinteresiĝis pri neŭroscienco kaj eklernis psikoanalizon. Lin okupis la demando, kio fiziologie okazas en la cerbo, kiam ni lernas, kiam ni ŝanĝas niajn kutimojn. Post la studado li laboris en la teamo de Harry Grundfest, kie li eklernis la metodojn de elektrofiziologio. Dum la aliaj neŭrosciencistoj studis la cerbojn de vertebruloj (kun tre malgrandaj neŭronoj), li ekinteresiĝis pri enmaraj senvertebruloj aparte pri la marheliko Aplysia kiel studobjekto pro iliaj grandegaj nervoĉeloj. Depost 1959 li ekstudis la hipokampon, sed ne trovis iun indikon ke tiu iel ligiĝas al la memoro.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Eric_Kandel
Link to this comment:
All Comments (0)