Usonaj Dizertuloj

Loading...

Sign in or sign up now!
Alert icon
Upgrade to the latest Flash Player for improved playback performance. Upgrade now or more info.
58 views
Loading...
Alert icon
Sign in or sign up now!
Alert icon

Uploaded by on Apr 17, 2011

1964-1968
La kongreso de Usono akceptis la Tonkin-golfan deklaron post ŝajna atako kontraŭ la destrojeroj Maddox kaj C. Turner Joy (1964). Tiu deklaro donis vastan juran agosferon por prezidento Johnson.
La 8-an de marto en 1965 surteriĝis 3500 usonaj maristoj kaj aliĝis al la 25 000 armeaj konsilistoj.
Post tio rapide grandiĝis la nombro de la usonaj armeaj fortoj.
La usona publiko perdis la kredon, kiam la onidire kolapsontaj malamikoj ekis la t.n. Tet-ofensivon ĉe la plej grava vjetnama festo (lunjaro), la 30-an de januaro en 1968. Tiam la nordaj fortoj samtempe atakis la grandajn sud-vjetnamajn urbojn. Tiu ofensivo ne atingis la deklaritan celon, tio estas la ĝeneralan ribelon en Sudo, sed sukcesis en Usono, kie multajn homojn konvinkis pri nevenkebla milito.
1968-1973
Post enoficiĝo de Nixon, li komencis la laŭgradan kaj malrapidan eltiron de la usonaj fortoj. Lia celo estis la fortigo de la sud-vjetnamaj fortoj, por ke ili povu kontraŭlukti la komunistojn. Tio estis la Nikso-doktrino aŭ vietnamiziĝo do malpliigo de la usonaj homperdoj.
En 1970 Nixon ordonis atakon kontraŭ komunistaj bazoj en Kamboĝo, en la najbaraj regionoj al Sud-Vjetnamio. Tiuj eventoj ekis la plej grandajn protestojn en la usonaj universitatoj.
La celo de la atako estis trudi la komunistojn al traktadoj, sed tio helpis la fortiĝon de la ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo.
En 1971, la sudaj vjetnamaj fortoj kun la usonanoj provis okupi la Ho-Chi-Minan padon, sensukcese.
En Usono refortiĝis la kontraŭmilitaj protestoj kaj en aprilo de 1971 200 000 protestantoj marŝis antaŭ la Blanka Domo, kie la ĉefa parolanto estis John Kerry pli posta senatoro kaj prezidenta kandidato en 2004.
La 30-an de marto de 1972, la 120 000 soldatoj de la norda armeo ekis kunorganizitan ofensivon en tri ondoj. La unua ondo okupis la nordajn regionojn de Sud-Vjetnamio, la dua militmarŝis tra la meza montaro de la lando al la marbordo, la tria atakis la areojn norde de Sajgono. La bataloj daŭris ĝis julio kaj kaŭzis ambaŭflanke grandajn perdojn. Tiam stacionis nur 70 000 usonanoj kaj el tiuj nur 6000 apartenis al la batalantaj grupoj.
Kvankam la sud-vjetnama prezidento Thieu havis pli ol kvinoblan soldataron ol la nordaj fortoj - tio estas 1 000 000 - li verŝajne kolapsintus sen la usona aera kaj loĝistika apogo.
Antaŭ la usonaj prezidantaj elektoj -- 8-an de oktobro en 1972 - en sekreta traktado Kissinger interkonsentis pri kompromiso kun Le Duc reprezentanto de Norda Vjetnamio. Laŭ la interkonsento, ambaŭ fortoj povis reteni la okupitajn areojn kaj Usono rajtis plu liveri iom da armiloj por la sudaj fortoj. Fakte okazis livero en valoro de 2 miliardoj da USD dum 6 semajnoj, per la operacio Enhance Plus, tiel en 1972 Sud-Vjetnamio posedis la kvaran plej grandan aerforton de la mondo. Usono bombardis ĝis la 30-a de decembro de 1972 Nord-Vjetnamion.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vjetnama_milito

  • likes, 0 dislikes

Link to this comment:

Share to:
see all

All Comments (0)

Sign In or Sign Up now to post a comment!
Loading...

Alert icon
0 / 00Unsaved Playlist Return to active list
    1. Your queue is empty. Add videos to your queue using this button:
      or sign in to load a different list.
    Loading...Loading...Saving...
    • Clear all videos from this list
    • Learn more