Saŝa Pilipoivc, profesia aktoro, laboras en "Knjazevsko-srpski Teatar" (Princa Serbia Teatro) en Kragujevac, Serbio. Esperante rolludas ekde 1987, kiam kiel ano de la Studenta Esperanto-Grupo SEK el Zagrebo, li havis rolon dum la IJK en Krakovo. Inter 1987 kaj 1991 laboris kun Vida Jerman en Radio Zagrebo- Esperanta elsendo. En 1990 kun Vida Jerman ludis dum la UK en Kubo. En 1998 kun gimnazianoj el Jagodino, Serbio, prezentiĝis en la montpeliera UK.
En 2001 fondis propran Scenejon Shelter en Kragujevac. Ekde tiam prezentiĝis en diversaj UK-oj (Zagrebo, Fortalezo kun Vida Jerman, Gotenburg, Vilno, Jokohamo, Roterdamo kaj Bjalistoko).
Post 20 jaroj li revenos kun ĝojo al Kubo kaj festos la dekan partoprenon en la kadro de UK. La ĉi-jar aranĝo estas multkomunikila rolludo, ligita per rakonto pri lia travivado kun esperantista publiko, renkontiĝoj, kunlaboro kun kolegoj... La aranĝo enhavas insertaĵojn el antaŭaj teatraĵoj: monologojn, videoprezentaĵojn, kantojn kun gitaro, siamaniere prezentas ludatan historion de esperantista aktoro. La scenaron verkis Dimitrije Janiĉiĉ, reĝisoro estas Miliĉ Jovanoviĉ
Link to this comment:
All Comments (0)