INDIANINO
Paragvaja kanzono
Verkis: M. Ortiz Guerrero / J. A. Flores (Assunción)
Tradukis: Geraldo Mattos
Kantas:Neide Barros
Gitare akompanas Argemiro Spindola.
Ho indianino, ĉarmas haroj viaj,
nigraj, kiel nokto nigra sen stelar',
viaj lipoj loge freŝaj kaj pasiaj,
kaj la dolĉa mildo de la okulpar'.
Ino, la haŭton brunetan,
la buŝon koketan
mi kisu kun ĝoj'!
Ho, bela tupiin'
kun roza bonodor' ,
mi vere kun inklin'
vin gardas en la kor'!
Kiam mi foriros al alia gento,
dum la horo de la adiaŭa dir',
restu en ĉi brakoj sole dum momento,
lasu, ke mi kisu vin en am-delir'!
Indianino, kun ploro
kuniros memoro
de via kares'!
Indianin' gracia,
kun ĝojo kaj kun gaj'
en mia kor' loĝas vi
kaj mia Paragvaj'!
-----
En Esperanto: http://eo.lernu.net/
-----
En Esperanto: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto
-----
Em Português: http://pt.wikipedia.org/wiki/Esperanto
-----
In English: http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto
----
En Español: http://es.wikipedia.org/wiki/Esperanto
I should really learn this language, it only takes 15 minutes every day during half an hour to learn.
rarekwiebuss 1 week ago
ĉi tio muziko estas tre bela, mi tre ŝatis ĝis, Gratulon al ĉiu ke faris.
Marcionilo3 1 month ago
Bonega! Pli da mi petas.
coirodo 4 months ago
Dankon, João.
neidebarrosrego 9 months ago
Gratulon, Neide kaj Geraldo!
009joao009 11 months ago