La Templo de Bona Volo (TBV) — plej vizitata monumento en Braziljo, laŭ oficialaj datumoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur) — simbolas historian markon strebe al Konscia Unuiĝo de la Du Homaroj, tiu de la Tero kun tiu de la Supera Spirita Mondo, ĉar, kiel asertas la fondinto de la Monumento, José de Paiva Netto, "la morto ne ekzistas". Braziljo estas konata ankaŭ kiel mistika ĉefurbo de Brazilo.
Aklamita de la popolo kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de la brazila ĉefurbo, la Templo de Paco situas en la koro de la lando, fariĝante renkontejo por Ekumena Spiritaro, pere de Kulturo, Arto, Ekologio kaj Spirita Medicino. Tiu noviga iniciato promocii la Senliman kaj Tutan Ekumenismojn estas unu el la punktoj plej reliefigataj de pilgrimantoj dum ilia irado tra la ejoj.
(Voĉo de la brazila esperantisto Emilio Cid)
Legu plu, vidu fotojn kaj virtuale vizitu TBV-on: http://www.tbv.com.br/esperanto/
Mirida Templo. Munumento al la Ekumenismo. Plenplena de Fido, Espero kaj Amo. Fido je la homa komunikado, Espero en la verda Standardo de Esperanto kaj Amo inter chiuj homoj.
ansardom 5 months ago 2
Mi ne kredas, ke mi loĝis en Braziljo dum 17 jaroj kaj neniam eniris en La Templo de Bona Volo... =/ Mi nepre solvos ĉi tiun problemeton en la venontaj ferioj... =)
MrFabinhoMonteiro 6 months ago 2