(English description below)
En 2009-2010 okazis JES en Zakopane. Kunvenis centoj da Esperantistaj gejunuloj por festi la jarŝanĝon. Dum la lasta vespero koncertis Kim el Danio, kaj multaj gastaj muzikistoj ludis kun li. Estis mojosa fermo de bonega semajno.
Mi filmis la eventon per mia poŝfotilo. (Angelika filmis la "JES"-kriadon.) Mi muntis tiun ĉi kinaĵon per iMovie.
In the year 2009-2010 the JES (Youth Esperanto Seminar) took place in Zakopane, Poland. Hundreds of young Esperanto speakers came together to celebrate the new year. During the last evening, Kim from Danmark gave a concert, any many guest musicians played along with him. It was an awesome ending of a week with a lot of fun.
I filmed this event simply with my pocket photo camera. (Angelika filmed the "JES" chanting.) I edited this thing in iMovie.
Tre bona filmeto :)
Nur estas unu eta fuŝo en angla nomo de la aranĝo: devus esti "week" anstataŭ "seminar" ;) Kaj ankoraŭ estas "Esperanto" anstataŭ "E-", kio ankaŭ ne precizas ;) Efektive, kutime menciante nian aranĝon en lingvoj aliaj ol Esperanto, ni uzas nomon "Junulara Eŭropa Semajno" en koncerna lingvo.
JunularaESemajno 1 year ago
@JunularaESemajno : Dankon pro la aprezo. Mi prenis la artan liberecon traduki "JES" kiel "Youth Esperanto Seminar" por konservi la vortludon. ("JES" = "YES" en ambaŭ signifoj.)
dmi3kinumas 1 year ago