Kajto - La Soldato Kiu Marŝas

Loading...

Sign in or sign up now!
Alert icon
Upgrade to the latest Flash Player for improved playback performance. Upgrade now or more info.
2,403
Loading...
Alert icon
Sign in or sign up now!
Alert icon

Uploaded by on Oct 16, 2009

Iu laca soldato marŝas sur marĉa vojo en la pluvo. Li devas obei sen demandoj. Sed duboj aperas kaj demandas pri la signifo de la vivo.

La soldato kiu marŝas
Teksto: Claude Piron

La soldato kiu marŝas
en la vento
en silento
sur la vojo kiu marĉas
sian korpon ne plu sentas.

Lia menso fakte brutas,
nur la laco
kaj l' agaco
de la pluvo kiu gutas
senkompate lin turmentas.

Kaj li iras plu malbene
pri la koto
sur la boto
kiu ĉiam pezas ĝene
kaj la vojo malglatigas,

dum sufere, monopole,
la kadenco
en la menso
regas ĉion malbonvole
kaj la povon pensi ligas.

Kaj li marŝas en la vico
uniforma
unuforma
sub vetera la malico
kaj la moko de la serĝent'.

Li delonge jam maldormas
kaj oscedo
kun obsedo
en makzelo mem sin formas
pro nerezistebla tent'.


Se li povus eĉ almoze
ekricevi
rajton revi
kaj minuton nur ripoze
halti sur la voja bord'

Sed li tion ne esperas
ĉar la revo
pro la devo
en soldato ne aperas:
jen la militserva sort'.

Jam tro pezas la pafilo
kaj la kasko
kaj la sako
kaj la kaĉo el argilo
gluiĝinta ĉe la ŝu'.

Sed la fora horizonto
plej perfide
malrapide
maleblige al renkonto
ĉiam foren fuĝas plu.

La soldato kiu, laca,
daŭre iras,
li sopiras
al ripoza vivo paca
sen ĉiama plua pel'.

Sed li sentas kun eknaŭzo
ke la vivo
en aktivo
daŭras ade kaj sen paŭzo
ĝis neatingebla cel'.

Kaj samkiel en armeo
la rezono pri ordono
ne ekzistas pro obeo
kun neeblo de escept'.

Tiel mankas la kompreno
pri la motivo de la vivo,
kaj nur ebla ĉi senteno:
plua iro kaj akcept'.

Category:

Music

Tags:

License:

Standard YouTube License

  • likes, 0 dislikes

Link to this comment:

Share to:
see all

All Comments (7)

Sign In or Sign Up now to post a comment!
  • This is amazing!!!^^

  • sxia vocxo estas nekredebla. Sxi kantas bele <3

  • mi multe sxatas cxi tiu kanto.

  • Ĉi ĉiuj videoj estas la pli bonaj aĵoj kiuj youtube havas. Tamen, homoj ne konas tiun videon en Esperanto. Bedaŭrinde, ili devus aŭdi kelkaj Esperantaj kantoj.

  • Estas bonege......vi revenigis min sur la vojo de Esperanto. Mi tre longe iris sur aliajn vojojn kaj bedaurinde forgesis tiun vojon.

    Dankon geamikoj!!!

  • Claude Piron estis ja majstro...

  • Dankegon, Amiko!

Loading...
Alert icon
0 / 00Unsaved Playlist Return to active list
    1. Your queue is empty. Add videos to your queue using this button:
      or sign in to load a different list.
    Loading...Loading...Saving...
    • Clear all videos from this list
    • Learn more