Uploaded by thedoutorfritz on Mar 23, 2011
En nuba frumateno, du figuroj
eliris por promena meditado
el monaĥejo griza kaj severa.
Kaj neĝe blanka, hela fadenaro
de unu el la du la kapon garnis,
dum al alia mankis eĉ la barbo.
Kongruis kun ĉielo la hararo
de la unua, kaj kun la silento
de vojo, de arbaro, de aero,
la barbomanko buba de la dua.
Nesimplan promenadon entreprenis
la paro, dum taghoro tiel frua,
sed disciplinan, mensan ekzercadon,
kun celo kaj modesta kaj avida
- trejnado de la penso, per eltrovo
de harmonio, vero kaj aŭtento.
Kaj, super ĉio, ili ambiciis,
per malambiciigo de racio,
eltrovi kaj la pacon kaj serenon,
per atingado de spiritkvieto.
Al supro de montaro la maljuna,
laŭ vojo serpentuma alkondukis,
ĉe bordo de la vojo, kie arboj
alklinis al abismo siajn branĉojn.
Subite, diris la junulo, milde:
"Altestimata Majstro, se mi rajtas
mediton vian rompi per demando,
nur unu simplan mi starigas nun.
Pro tiu dubo mi postlasis ĉion,
la hejmon, la socion, la mondumojn,
kaj plena de espero mi vin serĉis,
ĉar estas via famo longatinga,
ke vi posedas veran la respondon.
Do, Majstro, pro homamo kaj kompato,
klarigu por kompreno de junulo
soifa pri saĝeco: kie eblas,
ke trovu mi Feliĉon prirevatan?"
La Majstro plu silentis dum momento,
kaj kelkajn pliajn paŝojn ili faris,
ĝis kurbo pli akuta de la pado.
Ĉi tie haltis la maljuna homo
kaj per mallaŭta voĉo, nur susure,
al la disĉiplo montris arbobranĉon
pendantan super la abismo faŭka,
kaj milde diris:
"Pensu, per imago,
ke per la dentoj mordus mi la branĉon,
kiel solan rimedon por ne fali,
ĉar manojn havas mi per ŝnuro dika
ligitajn post la dorso. Kion fari,
se iu malprudenta alveninto
al mi proponus iun ajn demandon?
Ho ve, se mi min tenus en silento,
sendube mi ofendus mian fraton;
kaj tamen se la buŝon mi malfermus
por kontentigi lin, mi falus tuj,
eĉ antaŭ kompletigo de respondo.
En tia senelira sintenado
troviĝas, kompatinda, ĉiu homo,
al kiu lia frato, sen pripenso,
proponas konsiladon pri metodo
atingi tiun gemon: la Feliĉo."
Kaj plu ekpaŝis Majstro kaj disĉiplo,
silente, al la supro de montaro.
Category:
Tags:
License:
Standard YouTube License
-
1 likes, 0 dislikes
4:02
Filmeto pri Malajzio en Esperantoby espero09335 views
0:55
Voĉado de Miku en Esperantoby lumidinaytb103 views
39:47
Subtitola La skarlata floreto subtekstoj en esperantoby Masoris151 views
3:18
Lirika Kantoby februaro580 views
3:15
Sankta Lucxio en Esperanto.wmvby ostbagen374 views
3:32
L' ORŜIPETO / LA BARCA DE ORO kanto en Esperantoby MEKTV537 views
1:46
Figarbo kaj serpentoby fabigen190 views
3:16
Djelem djelem - Esperanto (kun subteksto)by batkojomo4,932 views
3:13
Hamlet em Esperantoby thedoutorfritz228 views
2:59
"Animacia filmo "Sur mara bordo..." en Esperanto"by benediktov171,724 views
0:54
Sailor Moon In Esperanto (Male Voice)by MiEstasDavid21,268 views
1:34
Komunumo de Orkut Filmoj en Esperantoby vagnero2,109 views
0:35
KULTURA ESPERANTO FESTIVALOby kosmuzik1,560 views
3:02
Pro nur unu kapoby barinoticias5,527 views
5:19
La amo leviĝas el iluzio, sed la flamo neniam estingas - ĈRI en Esperantoby EsperantaVideo110 views
4:01
Hino Nacional Brasileiro cantado em Esperanto - Brazilian National Anthem in Esperantoby ibotirasalitre17,646 views
2:46
Ni kuŝas ĉe niby bohemien100207 views
36:57
Pola pedagogo prelegas en Esperantoby EmilioCid126 views
3:58
La tempo de espero - Mariusz Domaszewiczby Lulka752,504 views
3:11
ALEJANDRO kantas (en Esperanto) - Cantor argentino canta em Esperanto no Brasilby Esperantrix226 views
- Loading more suggestions...
Link to this comment:
All Comments (0)