Alert icon
We're changing our privacy policy. This stuff matters.  Learn more  Dismiss

04. Jakob Moneta - Sindikata Laboro en Palestino

Loading...

Sign in or sign up now!
Alert icon
Upgrade to the latest Flash Player for improved playback performance. Upgrade now or more info.
12 views
Loading...
Alert icon
Sign in or sign up now!
Alert icon

Uploaded by on Jul 7, 2011

Sindikata Laboro en Palestino

Tie mi kunorganizis la strikon. Kaj paralele mi pasigis la noktojn kun la filino de la plej granda posedanto de oranĝo-plantejoj. Ni babilis, kaj ŝi absolute estis sur nia flanko. Poste ŝi fariĝis membro de la marksista labor-rondo, kiu fondiĝis en iu maldekstra cionista organizaĵo. Oni ne forgesu, ni estis en Palestino kaj ni fakte faris politikon. La angloj arestis min kaj aliajn, kiuj forlasis la kibucon. Ili arestis ĉiujn, kiuj ne plu estis cionistoj, tuj kiam ili eksciis pri tio. Kaj ni ĉesis esti cionistoj dum la araba ribelo en 1936-39. Ĉar ni diris: „Kio do okazas en ĉi lando? Kial ĉiuj estas kontraŭ ni?" Kaj fakte la angloj intervenis tuj arestante la ne-cionistojn. Do, mi estis internigita dum pli ol 2 jaroj. La aliajn ankaŭ restis 1 jaron, aŭ jaron kaj duonan. Ĉio laŭ leĝo, kiun la angloj jam aplikis en Hindio. Sen tribunalo oni povis esti arestita kaj malliberigita dum duona aŭ tuta jaro, kaj tio povis esti plilongigita kontinue. Kiam mi estis arestita, mi renkontis la ĉefon de la komunista partio, kiu jam estis mallibera dum 6 jaroj. Ĉiun jaron ili simple daŭrigis la malliberon por plia jaro. Ni nur liberiĝis post la germana atako kontraŭ Rusio en la dua mondmilito. Tiam fine la angloj sendis oficistojn, kiuj ekzamenis ĉiun kazon aparte. Antaŭe neniu rigardis, kion ni faris, kial entute ni estis arestitaj. Tiam multaj estis liberigitaj. Poste ĉiuj. Ni povis aliĝi al la brita armeo, sed mi rifuzis. Multaj komunistoj aliĝis. Neniel mi volus reveni Germanion en brita uniformo. Se reveni, tiam nur kun la laborista klaso. Ni ja havis la revon, daŭrigi la revolucion de novembro 1919, kiu fiaskis, kaj sukcese fini ĝin. Ni revis pri socialisma Germanio ankaŭ en la Okcidento, tio estis nia celo. La juda junulara movado ja estis sendinta multajn homojn al Palestino, homojn el tute diversaj grupoj. Oni trovis religiajn, ili parte eniris religiajn kibucojn. Oni trovis socialdemokrate orientitajn. Ankaŭ tie troviĝis tiaj kibucoj. Ili organiziĝis en Muchatis, tiu granda kibuc-organizaĵo. Ekzemple „En Ĥarod" , tiu kibuco, kie mi estis unue, apartenis al ĝi, kaj fakte ĝi estis socialdemokrata. Kontraŭe la kibuco, kie ni estis poste, „Haŝomer Hacair", tio estis maldekstraj socialistoj. Kaj ili havis fundamente alian politikon rilate la arabojn. Ni subtenis, ke araboj membriĝu en la sindikato „Histadrud", kion la aliaj kontraŭis. Ili ne akceptis arabojn kiel membrojn.Ili diris: „Ho, araboj simple havas multe pli malaltajn salajrojn." Ĉiajn ajn pretekstojn, kaj simple ne membrigis ilin, dum ni favoris membriĝon. Alia konflikto kiun ni havis, estis la problemo ĉu du-nacia ŝtato, aŭ ĉu juda ŝtato?

Category:

People & Blogs

Tags:

License:

Standard YouTube License

  • likes, 0 dislikes

Link to this comment:

Share to:
see all

All Comments (0)

Sign In or Sign Up now to post a comment!
Loading...

Alert icon
0 / 00Unsaved Playlist Return to active list
    1. Your queue is empty. Add videos to your queue using this button:
      or sign in to load a different list.
    Loading...Loading...Saving...
    • Clear all videos from this list
    • Learn more