Prof. Reinhard Selten-Esperanto (kun subtitoloj)

Loading...

Sign in or sign up now!
Alert icon
Upgrade to the latest Flash Player for improved playback performance. Upgrade now or more info.
607 views
Loading...
Alert icon
Sign in or sign up now!
Alert icon

Uploaded by on Oct 9, 2011

Klarigteksto: Prof. Reinhard Selten -- Nobelpremiito por ekonomio 1994 intervjuata de Rainer Kurz

Ni troviĝas en Bonn, universitata urbo en Germanio. Sur la kampo de ekonomio la universitato de Bonn estas inter la gvidaj altlernejoj en Germanio. Ĉirkaŭ 1900 el inter la entute 37000 studentoj studas ĉe la fakultato de ekonomiaj sciencoj. La bonan reputacion tiu fakultato akiris danke al siaj ekonomiaj sciencistoj kiel Krelle, Hildenbrand kaj certe ankaŭ Reinhard Selten.




Ĉi-tie Profesoro Selten kreis kaj plukonstruis la laboratorion de eksperimenta ekonomiko. Daŭre li estas ties aktiva kaj inovativa direktoro. Volontuloj ĉi-tie partoprenas decidludojn ĉe la komputilo. Ju pli sukcesaj la partoprenantoj, des pli da mono ili povas gajni. Per tiu maniero la laboratorio de eksperimenta ekonomiko plibonigas nian komprenon de la individua ago en ekonomiaj situacioj.

Profesoro Selten estas Nobelpremiito por ekonomio, la unua kaj ĝis nun la sola en Germanio. Li ricevis la premion en 1994 kune kun la usonanoj John Harsanyi kaj John Nash. La Nobelkomitato tiel honorigis la pionirajn esplorojn sur la kampo de la ludo-teorio de Reinhard Selten.




Ni vizitis profesoron Selten en lia domo en Königswinter ĉe Bonn por paroli pri liaj fakaj kontribuoj, pri la Nobelpremio, pri lia kariero kaj ankaŭ pri liaj privataj interesoj, precipe liaj esperanto-aktivadoj.

  • likes, 0 dislikes

Link to this comment:

Share to:
see all

All Comments (7)

Sign In or Sign Up now to post a comment!
  • Dankon, Rainer, pro tiu vidmaterialo. Mi bedauxras neniam povi inviti Selten al Brazilo. Ni klopodis sed nek sukcesis ricevi respondon. En 2006 por Campinas, kaj antaux du jaroj por San Pauxlo cxefurbo. Certe li estas tre okupata homo. Mi revas pri li forlasante ekonomion kaj sindedicxante al vojagxi kaj tiel disvastigante esperanton en landoj kiel la mia, kie la opinio de Nobel premiitoj estas alte valorataj.

  • Mi tre ŝatis! Dankon!

  • La videofilmo estas bona kaj utila.

  • Kiaj toloj? Ĉu la profesoro sidas sur ili? Malgraŭ tiu TItola tajperaro, mi dankas pro la intervjuo kun unu el la plej eminentaj Esperantistoj en la mondo.

  • bonege

  • Tre bona kaj bonvena video ! Dankon !

  • BELEGA INTERVJUO! KOMPETENTA INTERVJUANTO KAJ CETERA SKIPO! KIAL ONI GARDIS TIUN PERLON? MI FIERAS, KE REINHARD SELTEN ESTAS NIA SAMIDEANO! ANTAUEN!

Loading...

Alert icon
0 / 00Unsaved Playlist Return to active list
    1. Your queue is empty. Add videos to your queue using this button:
      or sign in to load a different list.
    Loading...Loading...Saving...
    • Clear all videos from this list
    • Learn more