Video Evangelio: JESUO KRISTO LA UNIVERSALA REĜO

Loading...

Sign in or sign up now!
Alert icon
Upgrade to the latest Flash Player for improved playback performance. Upgrade now or more info.
75 views
Loading...
Alert icon
Sign in or sign up now!
Alert icon

Uploaded by on Nov 16, 2011

En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj:
„Kiam la Filo de la homo venos en sia brilego kun ĉiuj siaj anĝeloj,
Li eksidos sur sian reĝan tronon.
Ĉiuj popoloj de la tero estos kolektataj antaŭ Lin,
kaj Li apartigos ilin laŭ du grupoj,
kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn disde la kaproj:
Li starigos la justulojn ĉe unu flanko,
kaj la maljustulojn ĉe alia flanko.
Tiam diros la reĝo al la justuloj:
,Venu, vi, kiuj estas benataj de mia Patro;
eniru la regnon preparitan por vi ekde la komenco de la mondo.
Ĉar Mi malsatis, kaj vi donis al Mi manĝi,
Mi soifis, kaj vi donis al Mi trinki;
Mi estis fremdulo, kaj vi gastigis Min;
nuda, kaj vi donis vestojn al Mi;
Mi estis malsana, kaj vi flegis Min;
Mi estis en malliberejo, kaj vi vizitis Min.'
Tiam diros al Li la justuloj:
,Sinjoro, kiam ni vidis Vin malsata kaj satigis Vin,
aŭ soifanta kaj ni donis al Vi trinki?
Kiam ni vidis Vin fremdulo kaj gastigis Vin,
aŭ nuda kaj donis al Vi vestojn?
Kaj kiam ni vidis Vin malsana aŭ en malliberejo, kaj vizitis Vin?'
La reĝo respondos:
,Vere Mi diras al vi:
kiam ajn vi faris tion al unu el ĉi tiuj miaj malgrandaj fratoj,
tion vi faris al Mi.'
Tiam Li diros al la maljustuloj:
,For de Mi vi malbenitaj, en la eternan fajron,
kiu estis preparita por la diablo kaj liaj similuloj.
Ĉar Mi malsatis, kaj vi ne donis al Mi manĝi;
Mi soifis, kaj vi ne donis al Mi trinki;
Mi estis fremdulo, kaj vi ne gastigis Min;
nuda, kaj vi ne donis vestojn al Mi;
malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis Min.'
Tiam ankaŭ ili respondos:
,Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, soifanta, fremda,
nuda, malsana aŭ en malliberejo,
kaj ni ne servis al vi?'
Tiam la reĝo respondos al ili:
,Vere Mi diras al vi:
kion ajn vi ne faris al unu el ĉi tiuj malgranduloj,
tion vi ne faris al Mi.'
Kaj ili iros en la eternan punon,
dum la justuloj en la eternan vivon."

Category:

Education

Tags:

License:

Standard YouTube License

  • likes, 0 dislikes

Link to this comment:

Share to:
see all

All Comments (0)

Sign In or Sign Up now to post a comment!
Loading...

Alert icon
0 / 00Unsaved Playlist Return to active list
    1. Your queue is empty. Add videos to your queue using this button:
      or sign in to load a different list.
    Loading...Loading...Saving...
    • Clear all videos from this list
    • Learn more