******Mi Vidis (Ĉie estas Dio)******
Mi vidis birdojn en ĉielo blua /
Mi vidis marojn kun supraĵ' ondanta /
Mi vidis homojn en vivado ĝua /
Mi vidis mondon kun fiero vanta /
//
Mi vidis semon kiu estos arbo /
Mi vidis vermon en malluma tero /
Mi vidis fulgon el la nigra karbo /
Mi vidis spacon kun ĝia mistero /
//
Mi vidis koron kun tremanta bato /
Mi vidis ridon kaj mi vidis larmon /
Mi vidis ĝojon de amanta frato /
Mi vidis pezan plej kruelan karmon /
//
Mi vidis kaj komprenis homan sorton /
Mi vidis ĉion kaj pensis en mi /
Mi vidis vivon kaj mi vidis morton /
Mi vidis fine ĉie estas Di' /
//
Cruz e Souza (Fonto: Mediuma Poemaro)
Gratulojn!
Mi pensas ke ni povas uzi ĉi tio filmeto per divastagi la internacian lingvon: Esperanto!
Ghenov 3 years ago