Registrita en la antaŭlasta semajno de Julio 2008. myspace.com/azauxak
Forgeso ŝvebas super la ŝtonoj,
Aere aŭskulteblas foraj sonoj,
En koridoro eĥas preĝkanto,
Tra lumradioj flugas la sonĝanto.
Laŭ senlima parabol'
Mia menso flugas for
La revanto estas sol'
Kvazaŭ en ador'
Se li ne volas danci plu
Movi en la sona flu'
Ekforiras la vivem'
Kaj de la mort' prem'.
Malnova domo vekas memoron,
La infanaĝo ekrevenas truda,
Mi iras plu kaj atingas koron,
Kaj mi ekploras antaŭ muro nuda.
Link to this comment:
All Comments (0)