Je la unuaj minutoj vi diras "kveleroj" anstataŭ "kvereloj". Pri la mallaŭteco, la kuranta (anstataŭ fiksa) subteksto kaj la tajperaro (Gênevo -> Ĝenevo) jam atentigis la aliaj komentintoj.
Interesa filmeto, sed mi plendegas pri la rapide moviĝantaj subtekstoj kun ruĝaj strioj!
Ili ĝene distris atenton de la bildoj, kaj malfacilege legeblas pro rapida moviĝo kompare al kutimaj stabilaj subtekstoj kiuj ne fluas trans la ekrano.
Bv simple uzi normalan stilon por subtekstoj en postaj filmetoj!
PS: estas tajperaro en subteksto en la mezo de la filmeto, kiam ĉapelo aperis super "e" anstataŭ "G" en "Ĝenevo", do aperis "Gênevo".
Hej, bonegulo! Mi elkore dankas vin por la aldono de cxi tiu bonega filmo, kaj mi diru ke mi ja sxategas gxin! :D Ni lernu pri la 'pra'samideanojjjj! :p
Nu.. Mi estas angl-lingvano, kaj mi diru ke ne tro malbonas la akcxento.. mi povas kompreni gxin bone, sed nur post kelkaj sekundoj (mi devis alkutimigxi).
Tamen, jen bonega filmeto! :D Dankegon, kaj vi nepre faru pli!
Almenaŭ ĉe mi la sono de la filmeto estas treege mallaŭta, tiel ke mi devas preskaŭ maksimumigi la nivelon de miaj aŭdiloj (aŭ uzi surkapan aŭskultilon).
Ĉu eble vi povos plialtigi la laŭtecon de la origina filmdosiero per taŭga programo kaj poste realŝuti ĝin jutuben?
ĉar Jutubo limigas la nombron de la vortoj en komento, jen dua afero en aparta komento:
Kiel germano mi ne havas problemojn pro tio, sed eble aperos komentoj de alilingvanoj, kiuj konstatos, ke la akĉento (precipe la vortkomenca "s" kaj ĝenerale la "r") iom malfaciligas (tujan) komprenon de viaj frazoj.
Krome mi diru, ke via iniciato plaĉas al mi kaj mi esperas, ke en 2008 ni vidos (kaj spektos) pliajn epizodojn malgraŭ miaj komentoj. ;-)

DJKunar 4 years ago
Kaj "magazeno" anstataŭ "magazino". Tamen beleta filmo (kaj ne tro longa). Gratulon kaj dankon, Ziko!
greatroyzito 4 years ago
Interesa filmeto, sed mi plendegas pri la rapide moviĝantaj subtekstoj kun ruĝaj strioj!
Ili ĝene distris atenton de la bildoj, kaj malfacilege legeblas pro rapida moviĝo kompare al kutimaj stabilaj subtekstoj kiuj ne fluas trans la ekrano.
Bv simple uzi normalan stilon por subtekstoj en postaj filmetoj!
PS: estas tajperaro en subteksto en la mezo de la filmeto, kiam ĉapelo aperis super "e" anstataŭ "G" en "Ĝenevo", do aperis "Gênevo".
goulo 4 years ago
Dankon pro la utilaj kaj kuragxigaj komentoj, mi provos atentigi la konsilojn en venonta filmo. Bedauxrinde miaj produktomaterialoj estas modestaj.
sko19sko 4 years ago
Hej, bonegulo! Mi elkore dankas vin por la aldono de cxi tiu bonega filmo, kaj mi diru ke mi ja sxategas gxin! :D Ni lernu pri la 'pra'samideanojjjj! :p
Nu.. Mi estas angl-lingvano, kaj mi diru ke ne tro malbonas la akcxento.. mi povas kompreni gxin bone, sed nur post kelkaj sekundoj (mi devis alkutimigxi).
Tamen, jen bonega filmeto! :D Dankegon, kaj vi nepre faru pli!
Emiljajes 4 years ago
Bonege!
Gratulon pro via iniciato! Espereble baldaŭ oni povos ĝui pliajn de viaj tiaj filmetoj! Antaŭen!
Estime kaj amike
Georgo Dermatis
bluaflamo 4 years ago
Kara Ziko,
ŝajne Jutubo "manĝis" mian unuan komenton. :-(
Do jen denove pri la unua afero:
Almenaŭ ĉe mi la sono de la filmeto estas treege mallaŭta, tiel ke mi devas preskaŭ maksimumigi la nivelon de miaj aŭdiloj (aŭ uzi surkapan aŭskultilon).
Ĉu eble vi povos plialtigi la laŭtecon de la origina filmdosiero per taŭga programo kaj poste realŝuti ĝin jutuben?
Sincere,
Kolonjano
Kolonjano 4 years ago
Bonege, Ziko! Nun mi povis rigardi la tuton kaj regratulas vin. Tre interesaj se tio vere farigxos serio da "pilolaj" filmoj. Antauxen!
=james=
sudastelaro 4 years ago